NAUJIENOS

La 34-a leciono (pamoka)

Saluton karaj!

Bonvolu kontroli, ĉu vi bone tradukis al la litova lingvo:

1. Ĉiuvespere li studadis internacian lingvon aŭ en la kurso, aŭ hejme.
Kiekvieną vakarą jis mokėsi tarptautinės kalbos arba kursuose, arba namie.
2. Laŭ leĝo vi devas aŭ rericevi monon, aŭ elekti alian daton por flugo.
Pagal įstatymą, jus turite arba atgauti pinigus, arba pasirinkti kitą skrydžio datą.
3. Mia patro revenos el hospitalo aŭ lunde, aŭ marde.
Mano tėtis grįš iš ligoninės arba pirmadienį, arba antradienį.
 
Bonvolu kontroli, ĉu vi bone tradukis la proverbojn al la litova lingvo:

1. Ĝi estas nek viando, nek fiŝo. – Nei žuvis, nei mėsa. (Nei penki, nei devyni. Nei į tvorą, nei į mietą.)
2. Mi havas pri tio nek scion, nek supozon. – Apie tai nei žinau, nei numanau.
3. Restis nenio absoliute – nek por mordi, nek por gluti. – Absoliučiai nieko neliko – nei atskąsti, nei nuryti. (Nei ačiū, nei išgraužk.)
 
Priesaga -ec- žymi savybę, ypatumą.
 

Ĉesu konduti tiel infanece – Liaukis elgtis taip vaikiškai!
• La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sekretajn sentojn. – Jos skruostų raudonis atskleidė jos slaptus jausmus.
• La longeco de tiu strato estas eksterordinara.– Šios gatvės ilgumas neįprastas.

Sukurkite naujus žodžius su priesaga -ec- ir juos išverskite:
aktiva aktiveco aktyvumas
alta    
amiko    
bela    
eble    
frato    
nacio    
rapida    
riĉa    
ruĝa    
unu    

Sugalvokite po sakinį su šiais žodžiais:

Similec– panašumas.
Estonteco – ateitis.
Pasintec– praeitis.
Eco –savybė, ypatybė.

Bonvolu, traduku la provebojn:
1. Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.
2. Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
3. Unueco donas fortecon.
4. Pli da okuloj, pli da certeco.
5. Donacetoj subtenas amikecon.

OFICIALAJ EKKRIAJ VORTETOJ – JAUSTUKAI
 
 
Adiaŭ
 
Adiaŭ estas ĝentila salutvorto por disiĝoj (precipe kiam oni disiĝas por longa tempo aŭ eĉ por ĉiam)  
Adiaŭ, kara hejma domo!
Adiaŭ por ĉia!
Mi ne ŝatas adiaŭi.
 
Bis
 
Bis estas laŭda ekkrio, per kiu oni povas peti aktoron aŭ artiston ripeti ion bonan aŭ montri pli da sia arto.  
Bis! Refoje!
Bis! Ankoraŭ unu fojon!
 
 
Fi
 
Fi montras malŝaton aŭ abomenon. Fi estas ofte uzata kiel prefikso aŭ kiel radiko: fia –„malestiminda“ Fi, kiel malĝentile!
Fi, tio aspektas terure!
Fiulo, kion vi parolas?
 
Ha
 
Ha montras ekmiron aŭ surprizon.
Ripeta ha estas ankaŭ uzata kiel sonimito de ridado.
Ha, kiel bele!
Ha, ha, ha! Ridegis ĉiuj homoj en la salono.
 
He
 
He estas uzata precipe por altiri ies atenton. En praktiko oni ofte uzas la neoficialan vorteton hej. He, kion vi tie havas en la sako?
Hej, geknaboj, venu ĉi-tien!
 
Ho
 
Ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton. Ho estas uzata ĉe alvokoj por pliseriozigi. Ho, belega Italujo!
Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo!
 
Hura
 
Per hura oni esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon k. s. Eksonis la orkestra muziko, kaj ĉiuj homoj kriis hura!
Hura, ni gajnis la ludon!
 
Nu
 
Nu esprimas, ke sekvos io aparte atentinda:konsento, dubo, hezito, surpriziĝo, konsolo  kaj simile. Nu, iru pli rapide!
Nu, mi neniam atendis tion!
Nu, kion fari?
 
Ve
 
Per ve oni esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo. Ve al vi, kies domo bruliĝis.
Ho ve al ni, ke ni pekis!



Bonvolu, legi kaj provi rerakonti:

KELKAJ ANEKDOTOJ

Leganto venis al biblioteko kaj kolere plendas:
- Mi prenis de vi la libron "Kiel salajri milionon", sed en tiu mankas duono da paĝoj.
- Ne gravas. Duono da miliono estas ankaŭ bonega monkvanto.

Konversacias du amikoj.
Ĉu vi scias, ke benzino iĝis multe pli kosta?
- Mi opinias, ke tio ne tro gravas por vi. Vi ne havas aŭtomobilon.
- Jes, sed mi havas fajrilon!
 
Sorĉistino dismetas kartojn kaj diras al klientino:
- Ĝis kvindek jaroj vi estos suferanta pro manko de mono.
- Kaj poste?
- Poste vi alkutimiĝos.
 
Du musoj estas en filmejo de kinoteatro. La muso ronĝas kun kraketo filmobendon. La alia demandas:
- Kia estas la filmo?
- La libro estis pli bona.
 
Blondulino parolas al sia amikino, ankaŭ blondulino: Hieraŭ mi havis teston pri gravedeco.
La dua demandas: Nu, kiel? Ĉu la demandoj estis malfacilaj?

Salajro –
alga, darbo užmokestis.
Kvanto – kiekis.
Konversacio – pokalbis.
Fajro – ugnis.
Ronĝi – graužti
Kraki – traškėti.
Bendo – juosta.
Graveda – nėščia.

 
Kitoje pamokėlėje mokysimės žodžių anstataŭ, krom, laŭ, malgraŭ skaitysime tekstą „Bona restoracio, sed multekosta“, išmoksime naujų žodžių, susijusių su tema „Vizitas pas gydytoją“.

Gražina Opulskienė ir Aida Čižikaitė

Ankstenės pamokos:
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-33-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-32-a-leciono-(pamoka)​
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-31-a-leciono-(pamoka)​
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-30-a-leciono-(pamoka)​
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-29-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-28-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-27-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-26-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-25-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-24-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/la-23-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/22-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/21-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/20-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/19-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/18-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/17-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/16-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/15-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/14-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/13-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/12-a-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/11-a-leciono
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/10-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/9-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/8-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/7-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/6-leciono
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/5-leciono-(pamoka)
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/4-pamokele
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/3-pamokele
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/2-pamokele
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/1-pamokele
https://www.manokrastas.lt/straipsnis/svarbiausi-tarptautines-esperanto-kalbos-bruozai

Reklama